asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesaĝoj

La Ĝardeneto de la Lernantoj

eo iksita versio

Por ke la homoj revenu al la naturo
ni komencas kun la infanoj

Estu bonvena ĉe la retpaĝaro de la Asocio "La Ĝardeneto de la Lernantoj" de Languenan en Bretonujo. Tiu loko evidente alparolas ĉefe al la infanoj kaj al iliaj instruistoj sed ankaŭ al ĉiu homo interesata pri la ĝardenumado aŭ deziranta ekkonsciigi al la junularo pri la naturo.


Videaĵo senparola cele esti videbla per iu ajn lingvo.









Prezento de la asocio

La asocio "La Ĝardeneto de la Lernantoj" devenas de la asocio titolata "Asociaj Ĝardenoj" kies la sidejo situas en Languenan.

La ĉefa celo de tiu nova asocio konsistas el :

    Edukado pri la medio al la infanoj, la adoleskantoj, la instruistoj kaj al ĉiu persono interesata pri la kono kaj la protekto de la medio.

Pli konkrete tiu edukada projekto pri medio esprimiĝas per la starigo de "pedagogiaj talusoj" en la lernejoj dank'al kunlaborado kun komunumoj ; privilegia intereso estas donata al la arbo kaj al la praktiko de senpera semado en "malgrandaj", kaj "grandaj" sistemoj. Tiu tekniko estas priskribita en la broŝuro "La Ĝardeneto de la lernantoj" verkita de Emmanuel Rolland. La Konsilantaro Departementa de nia bretona departemento eldonis 50000 ekzemplerojn de la broŝuro ;  la Centro Departementa de Dokumentaro Pedagogia estis disdonanta ilin al ĉiuj privataj aŭ publikaj lernejoj en la departemento. Pluraj lernejoj jam posedas siajn pedagogiajn talusojn, fonton de observoj, de praktiko kaj de diversaj fakaj pedagogiaj laboroj (nacia lingvo, matematiko, sciencoj, belarto, historio, edukado pri la civitaneco...).

Trans la ĉefa objekto, estas aliaj nepraj celoj :

    La malkovro de la naturo ĉe la pordo de la lernejoj ;

    La obsevo de la vivo : diversaj vivo-formoj, bezonoj de organismoj, sezonaj cikloj, vivo kaj morto de la organismoj... ;

    La akiro de estetika sentemo ;

    La edukado de la mano, plilongigo de la cerbo ;

    La sentemo al la medio kaj ĝia protekto ;

    La medio-civitaneco : ĝardenistoj hodiaŭ, civitanoj morgaŭ.

Kial ekzistas tiu asocio ?

La loko atribuata al edukado pri la medio en la programoj ne forestas sed ĝi estas malgrava. La informo plej ofte estas era, faka, kelkafoje malkonektata el la tereno sen plena percepto. Tiel la aktuala organizaĵo favoras la akiradon de konoj eraj kaj inertaj. Tio kondukas al akirado de senkoheraj konoj pri la medio.

La por instruistoj profesia instruado pri la medio fariĝas en la plej bona okazo :

    Cŭ dum elementa instruado dum agadoj de atentigo ;
    Cŭ ene de la programoj en la kadro de transfakaj temoj en kolegioj ;
    Cŭ en la kadro de Projektoj de Ago Eduka (PAE) pri la medio.

Nu nun la instruistoj (unuagradaj aŭ mezgradaj en kolegioj) estas malmulte instruataj por ektrakti la mediajn problemojn kun siaj lernantoj ; la agadoj okazas laŭ la iniciatoj de la pli motivaj aŭ spertaj instruistoj. La loko de la edukado pri la medio en la enhavoj instruaj ĉe la IUFM (Instituto Universitata pri la Instruado al la Instruistoj) ne sufiĉas. Staĝojn instruajn ja petas instruistoj, sed sen vera konkreta aŭ daŭra okazigo ĉe la oficialaj organismoj pri instruado.

Ni opinias, ke la agado ece profunda kaj daŭra, kiun proponas la asocio "La Ĝardeneto de la lernantoj", kiu agas kun la Edukado Nacia, kaj kun la subtenoj firmaj de la komunumoj, de la Konsilantaro Departementa kaj de aliaj lokaj kolektivumoj, de la DDAF (Direkcio Departementa pri Agrikulturo kaj Arbaro), de la ONF (Oficejo Nacia pri la Arbaroj) kaj de diversaj asocioj (COEUR, Domo de la Rance, Mordus de la Pomme...) povas kaj devas kontribui al reala edukado de la estontaj civitanoj en nia departemento kaj en nia tuta lando.

Ni esperas tutkore, ke la traduko kaj la disvolviĝo de tiu dokumento per Esperanto ebligos al nia celo trapasi trans la limoj de nia lando, kaj ekkonsciigi al la fremdaj instruistoj pri la temo de la media instruado.

 

Agrablan retpromenadon tra nia retpaĝaro !

lingvo-elekto