asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesaĝoj

Emmanuel Rolland,
Ĝardenisto en la Lernejo

antauxparolo

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri ŝtikaĵoj

Konservado

Kresko-ŝirmilo

Suprenirado

Enradikiĝo

Antivibra

Medalo

Impuls-akvilo

Kelkaj truetoj en la ŝtopilo... jen estas akvilo.

Pere de najleto (4 aŭ 5 mm), tenita per pinĉilo, ruĝe varmigita sur la flamo, mi traboris la internan ĉirkaŭparton de la ŝtopilo. Necesas elekti elastan botelon el plasto. La ŝprucetoj produktitaj per premo de la manoj estos plej ĝuste densigataj. Tiel vi evitos elverŝi akvon ekster la ĝardeneton. Ĉe la komenco la planto bezonas malmultan akvon. Kiam ĝi kreskas pli kaj pli vi devos plenigi pli ofte. Ĉiam konservu akvon ĉe la fundo de la sistemo. Kiam la planto estos granda kaj la vetero varma, akvumu preskaŭ ĉiutage. Por la infanoj estas konsilinde uzi kvaronlitrajn botelojn.

Kaptilo por limakoj

Necesas multaj pripensoj por - kiel kutime - atingi simplan aferon. Vakuan akvobotelon tranĉitan ĉe la mezo. Kelkajn granulaĵojn el metaldehido (ĝi estas alkoholo el ligno miksita kun brano el tritiko) allogos kaj mortigos helikojn kaj limakojn. La gastropodoj tie ŝrumpos kaj sekiĝos sub la suno, pro forcejefiko.

Konsilindos al ĉiuj ĝardenistoj meti tiajn kaptilojn po unu ĉiun metron en sembedoj. Viaj kvarpiedaj amikoj - hundoj kaj katoj - ne plu riskos veneniĝi. La grundo ne plu estos poluciata kaj la metaldehido ne estos difektita de la pluvakvo.

Vi povas realigi alian specon de kaptilo per 5 litra tranĉita botelo kun iom da biero en la fundo. La anso servos al vi por movigi la kaptilon pli facile !

Vi estas malpacienca, tiam semu tri fazeolojn

Sur miksaĵo el ĝardentero, humtero kaj sablo, metu 3 fazeolojn. Kovru ilin kun unucentimetra tavolo da gruzetoj. Per via impulsa akvileto plenigu la rezervujon por akvo akvumante de supre. Metitaj en lumo interne ĉe fenestro, ili ĝermos post kelkaj tagoj. Post kelkaj semajnoj, vi havos fortajn plantojn.

Semu 3 grajnojn de rafaneto en alia sistemo. La komencanto ĉiam emas enmeti tro multajn grajnojn en la teron ! Post dudek tagoj, tiam vi povos ilin manĝi.
Planto bezonas lumon kaj varmon por taŭge kreski, sed ankaŭ akvon.
Ne forgesu akvumi.

Rikoltoj de plantetoj en ĝardenetoj aŭ en naturlokoj

Primoloj, lekantoj, ŝenoprazoj, miozotoj... Ekzistas tiom multe da plantoj, kiuj diskreskas spontanee tie kaj alie. Akvumu abunde post la kovrado de la tersurfaco per gruzetoj. Nun, tiu eta planto bezonas atentemon. Dum kelkaj tagoj metu ĝin malantaŭ muro, ĉe ombro. Necesas tri aŭ kvar tagoj por fortikiĝi en ŝirmejo kontraŭ la sunradioj.

Post kelkaj semajnoj - se vi tion deziras - vi povos transplanti ĝin plenteren post tranĉo laŭ longo de la botelo.

Uzu etan transplantilon.

Pri ŝtikaĵoj

Printempe vi povos stiki ribujojn (nigrajn, ruĝajn, ktp). Tiuj fruktarbedoj tiel tre facile reproduktiĝas. Sama faro por la poploj, salikoj, vimenoj. Kiam mi estis infano, mia avino instruis al mi ke plantante branĉeton de nigra rubujo ĝi povus fariĝi arbusto. Tion mi ne kredis ! Tamen mi provis.
De tiam mi dokumentis min, kaj tiel reproduktis milojn da plantoj, arboj kaj arbustoj.
Printempe, aŭ ĉe la fino de la vintro, sufiĉas elpreni etan stumpon proksimume 15 cm-longan malsupre de la suba burĝono el la ligno de la jaro.

Oni tranĉas ĝin je 1 cm supre de la supra burĝono kaj 0,5 cm malsupre de la suba burĝono. Oni konservas 1 aŭ 2 burĝonojn ĉe la supra ekstremo ; la aliaj estas malligataj ĉu pere de ungo ĉu pere de tranĉilo.

Sufiĉas enigi la etan stikaĵon en la miksaĵon el tero, humtero, sablo.

Ne forgesu gruzetojn nek akvon, kaj baldaŭ naskiĝos planteto, kiun vi povos transplanti en la ĝardenon.

Konservi la vivajn fruktojn dum la tuta vintro

ĉi-aŭtune, okaze de la kolektado de la fruktoj t.e kaŝtanoj, glanoj, aveloj, sed ankaŭ kernoj de persikoj, de ĉerizo, vi povos tavoligi ilin. Vi devos akvumi ilin por ke ili daŭre vivos. Se vi konservas tro longatempe unu kaŝtanon en seka loko, ĝi pereas. Ĝi perdas siajn ĝermivajn kapablojn post kelkaj tagoj. Tio okazas ĉe kaŝtanoj, kiujn vi trovas sur la montrotablo de la magazenoj.

Tamburo de eksigita lavomaŝino enterigata povas enteni miloj da fruktoj. Miksataj kun la sablo, nutrataj de la grunda sekeco, tiam ili pasigos la vintron ŝirmite de la ronĝuloj. Nepras ŝirmi la sistemon per kovrilo.

Eblas enterigi florpoton el kuirita tero ĉirkaŭite de dratreto sufiĉe maŝfina por malebligi ke ronĝuloj skrapmordos. Ankoraŭ pli simple, vi povas - ekde la aŭtuno - dismeti ilin sur la grundo de sistemeto, kovrante ilin per gruzetoj. Sufiĉas konservi la sistemon en lokalo freŝa kaj hela.

libreto-1

akcepto

libreto-3