asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesaĝoj

Emmanuel Rolland,
Ĝardenisto en la Lernejo

antauxparolo

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri ŝtikaĵoj

Konservado

Kresko-ŝirmilo

Suprenirado

Enradikiĝo

Antivibra

Medalo

Ombruma antivibra ŝirmilo


maŝeta fortila plasta reto
Longo : cirklo (interno de la pne
ŭo + 15 cm)

La arbo ŝirmata de vento vibras malpli intense kaj kreskas pli rapide, same kiel okazas en eta veprejo. Ĝi serĉas la lumon, kaj ne eldonas branĉetojn ĉe la bazo, sed ĝi kreskigas unu nuran frondon nomita ŝoso.

Por instali la ombruman kaj antivibran ŝirmilon, ni uzis malkompaktigilon. La herbaj terbuloj de la plantoj antaŭe falĉitaj servas kiel kovraĵo el pajlo dum la tuta somero por la suba tavolo.
La konkurenco de la graminacoj speciale voremaj estas evitata. Per sterk-hoko ni kavumis proksimume 1 m² por formi malprofundan kuveton celantan ricevi la ombruman ŝirmilon kontraŭkuniklan.

1 Forta ferfadeno

2 Pneŭo

3 Plasta filmo

Ni fosis tertruon 0,60 m profundan perre de terborilo en kiun ni enigis elarbaran humteron. Por kompaktigi sufiĉas alverŝi akvon. La avantaĝoj de humtero-puto: ĝi helpas ,ke akvo supreniras dank al kapilareco ekde la humida tavolo ; ĝi nutras la arbon el tre riĉa substrato kaj ebligas al ĝi eldoni pivotajn aŭ profundiĝajn radikojn.
Tiel la rezulto estas plibonigita.

Konsilo por tranĉi la plaston de la botelo : Ni uzas ĝardenan tondilon, la operacio estas realigata laŭ la longo sur du kontraŭaj flankoj.
Estas viv-sava por la planto ne disfrakasi la terbulon.

En tre seka tereno estas konsilinde bori truon pli profundan.

Se la priplantada periodo perfekta situiĝas fino de junio, ĵus antaŭ la ferioj, ĝi povas plidaŭri la tutan jaron sen ia ajn problemo. La ŝoko pro transplanto estas tute evitata. Tiu procezo por la rearbarigo ŝajnas - laŭ mia scio - inter la plej efikaj.

    1 La akvo supreniras dankal kapilareco

    2 Humtero nature kompaktiĝas per akvo

La ĉi-suba kaŝtanarbo kreskis ĝis 76 cm post 9-monatoj.
(21 cm pliaj ol tiu de la pasinta jaro sen antivibrilo).

libreto-3

akcepto