asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesaĝoj

Emmanuel Rolland,
Ĝardenisto en la Lernejo

antauxparolo

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri ŝtikaĵoj

Konservado

Kresko-ŝirmilo

Suprenirado

Enradikiĝo

Antivibra

Medalo

Kresko-ŝirmilo por arbo

Por enigi la arbeton sufiĉas tranĉi la nigran ŝeleton ĝis ĝia mezo kaj supermeti pneŭmatikon.
Tiamaniere mi transplantis kaŝtanarbon la 24an de julio 1992, kiu ŝosis ĝis 66 cm en 1993.

La nigra ŝeleto el plasto stokas la varmon : ĝi malebligas la kreskon de la adventicoj. La humideco estas sube tenata. Sufiĉas levi la ŝeleton por tion konstati. La tervermoj tie laboras nokte kaj tage ŝirmate de la birdobekoj. Tiel ili aerumos kaj sterkos la teron.

Sufiĉas enigi iom da humtero inter la ŝeleto kaj la tero por ke ili enterigu ĝin. La pneŭmatiko fiksas la plaston, signalizas la lokon, rolas kiel ŝirmejeto. Ĝi amasigas varmon kaj akvon. Ne forgesu akvumi kaj ne frakasu la terbulon !  ( la plasta ŝelo estas 80 cm kvradrate).

Suprenirado de akvo

Vi komprenas facile, ke akvo malsupreniras, kiam vi akvumas. Diri ke poste ĝi supreniras por nutri la planton estas pruvenda. La instruistoj kutimas eksperimenti en klasĉambro.

Laŭ escepto - same kiel adolto - vi tion faros mem. La pluvakvo falas sur la grundon, enpenetras la teron, haltas kiam ĝi renkontas nesorbeman tertavolon.

Temas pri argilo. Kiam la vetero estas sekema, akvo supreniras por nutri plantojn, arbojn. Tiel ĝuste funkcias la naturo !
Prenu pecon de sukero, apenaŭ mergu ĝin en kolorigitan trinkaĵon. Iom post iom ĝi humidiĝas kaj koloriĝas same kiel la trinkaĵa koloro. Nura klarigo : la kolora trinkaĵo - ekzemple fruktosuko - supreniris.

Nun, prenu sistemon. Plenigu ĝin per ĝardentero ; lasu ĝin en la domo dum ok tagoj. La tero fariĝos tre seka. Iun matenon malfermu la sistemon, plenigu la malsupran parton per akvo, atendu kelkajn horojn. Vi vidos : la tero estos humida iom pli alte. Sed eble vi deziras mezuri je ĉiu horo dum la mateno ? Tiam vi povos noti la rapidon laŭ centimetroj iritaj post unu horo !

Observado de la enradikado

La boteloj estas travideblaj, tial estas facile observi la enradikiĝon. Mi legis en libroj, ke la luzernoj kaptas la akvon ĉe profundo plurmetra. Venis al mi ideo kolonigi du - foje tri - botelojn tranĉitaj je ambaŭ ekstremaĵo. Atentu pri la direkto (vidu la skemon) tiel, kiel dum akvumo la akvo ne fluos eksterne de la vando.
La principo estas la sama, kiu estas uzita por la fumtubo.
La radikoj iros al la akvo kaj malsupreniros ĝis la fundo.
Tiu sistemo estas rekomendinda por la bredado de arboj kun pivotaj radikoj.
Du botelkorpoj sufiĉas. Tiel okazas por la juglandarbo. Por la transplanto estas facile bori truojn per lignoborilo.
Sufiĉas tranĉi la sistemojn laŭ la longo sur la du flankoj.

libreto-2

akcepto

libreto-4