asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesagxoj

Emmanuel Rolland,
Gx
ardenisto en la Lernejo

antauxparolo

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri sxtikaĵoj

Konservado

Kresko-sxirmilo

Suprenirado

Enradikigxo

Antivibra

Medalo


 Medalo de la Francia Agrikultura Ofico 1996

Sistemeto

Gxi estas mirinda rimedo por la familiaj gxardenoj.
La etaj sistemoj ebligas al mi kreskigi junajn plantajxojn de tomatoj, kukurboj, kasxtan-kukurboj, fazeoloj, kiuj ekkreskas kontraux la kuireja fenestro.
Eblas tiele procedi por multaj plantoj: brasikoj, laktukoj, petroseloj...
Mi kreskigas ankaux persik-arbojn, pom-arbojn, mirabelarbojn, kasxtanarbojn, kverkojn.

Iu kasxtanarbo transplantita la 24an de julio 1992 pligrandigxis gxis 66cm en la jaro 1993 !!!
Suficxas al mi trancxi laux-longe duonige la  botelon per gxardena tondilo kaj ilin prikli en arbosxirmilon konser-vante samtempe ilian originan terbulon .
Estas tutsimple. Mi tuj klarigos.

Boteloj el plasto vakuaj

Formetu la plastan sxtopilon de botelo.Tiru la etikedon kaj sxovu gxin kvazauxsxtopile en la kolon .Vi trancxu tiun vakuan botelon inter la kvara kaj la kvina ringo ekde gxia bazo .Suficxas sxovi la superan parton kun kolo direktita al la planko, en la kavan malsupran parton. Jen sistemeto por kreskigi arbojn, arbustojn, molajn kreskajxojn.

Aliaj estos utilaj por konstrui impulsan akvileton kaj kaptilojn kontraux tiuj voremuloj, kiuj estas limakoj kaj helikoj.
Estu atentema ne vundi vin dum la trancxado. Por plia sekureco vi povas uzi klingon de metalsegilo. La etaj dentoj akraj tre proksimaj inter ili kapablas segi sen tro dispecigi. Ekzistas boteloj pli praktikaj unuj ol aliaj. Vi zorgu ilin trafi !

Jen cxiuj la etagxoj de la raketo !

1 Iom da vakuo por forceja efiko kaj la plenigo je akvo.

2 Gruzetoj por kovri la grajnojn per unu centimetra tavolo... Ili ebligas la akvofluon kaj malebligas la sekigxadon de la grajnoj.

3 La frukto : cxi tie kusxas kasxtano sur la grundo, same kiel en la naturo.

4 La miksajxo : tiom da humtero tiom da gxardentero, kiom da sablo.

5 Anguligi internen la superan parton de la sistemo, laux tuta longo, por havigi akvo-konduktilon, kiu necesas por plenigo kaj protekto kontraux tropleno, kiu pereigus la plantojn pro asfiksio, inundo !

6 La papersxtopilo estas farita el la etikedo ; gxi utilas por malebligi la intermikson de la tero kun akvo.

7 Fine, la supreniranta akvo, kiu konstante nutros la grajnon.

 

 Mega-sistemo

Per du kvinlitraj boteloj la mega-sistemo efikegas.

1 Sxtopilo.

2 Klosxo : uzota fermita por stikajxoj stufitaj.

3 Planto.

4 Parto malplena : spaco okupita de planto.

5 Gruzeto.

6 Substrato.

7 Kanelo obtenita per premo.

8 Aperturo de plenigo kaj de eljxeto, obtenita per premo sur la dua botelo.

9 Ambaux etikedoj.

10 Finfine akvo.

Premo praktigita per dikfingroj kreas defluilon kaj mallargxigas la altan parton. Gxi ingigxas pli facile en la malalta parto.

 

akcepto

libreto-2